TED Talks with Esperanto transcript

Brian Cox: Kio malprosperis pri la LHC?

TED2009

Brian Cox: Kio malprosperis pri la LHC?
1,425,948 views

En tiu ĉi mallonga prezentado el TED U 2009, Brian Cox sciigas novaĵon pri la superkoliziigilo de CERN. Li prezentas la riparojn nun faratajn kaj kion la estonteco enhavas por la plej granda scienca eksperimento iam farita.

Bonnie Bassler pri komunikado inter bakterioj

TED2009

Bonnie Bassler pri komunikado inter bakterioj
2,683,171 views

Bonnie Bassler eltrovis, ke bakterioj "parolas" unu al la alia uzante kemian lingvon, kiu ebligas al ili kunordigi defendojn kaj lanĉi atakojn. La trovo havas mirigajn sekvojn en medicino, industrio -- kaj en nia memkompreno.

Dan Dennett: Beleta, seksalloga, dolĉa, amuza

TED2009

Dan Dennett: Beleta, seksalloga, dolĉa, amuza
3,553,924 views

Kial beletas beboj? Kial dolĉas ĉokoladkukoj? Pri tiuj demandoj, la filozofo Dan Dennett donas neatenditajn respondojn en prelego pri la evoluismaj kontraŭintuiciaj rezonadoj koncerne al beleteco, dolĉeco kaj seksallogeco (plus nova teorio de Matthew Hurley klarigante kial ŝercoj estas amuzaj).

Gustavo Dudamel direktas la Junan Orkestron "Teresa Carreño"

TED2009

Gustavo Dudamel direktas la Junan Orkestron "Teresa Carreño"
2,777,925 views

La Juna Orkestro "Teresa Carreño" konsistas el la plej bonaj mezlernejaj muzikistoj el la vivŝanĝa muzika programo de Venezuelo, "El Sistema". Gvidata tie ĉi de Gustavo Dudamel, ili ludas la duan movimenton de la Simfonio numero 10 de Ŝostakoviĉ kaj la Danzonon numero 2 de Arturo Márquez.

La jaro de laŭbiblia vivado de A. J. Jacobs

EG 2007

La jaro de laŭbiblia vivado de A. J. Jacobs
2,923,764 views

Parolante ĉe la plej ĵusa EG-konferenco, la verkisto, filozofo, mokemulo kaj ĵurnalisto A. J. Jacobs rakontas pri la jaro, kiun li pasigis en laŭbiblia vivado - sekvante la regulojn de la Biblio tiel laŭvorte kiel eblas.

Adam Grosser kaj sia ekologie daŭripova fridujo

TED2007

Adam Grosser kaj sia ekologie daŭripova fridujo
973,042 views

Adam Grosser rakontas pri projekto konstrui fridujon funkciantan sen elektro kaj disponigi tiun esencan ilon al vilaĝoj kaj klinikoj tra la tuta mondo. Repolurante malnovan teknikon, li alvenis al sistemo, kiu funkcias.

Murray Gell-Mann pri la pralingvo

TED2007

Murray Gell-Mann pri la pralingvo
944,446 views

Post parolado dum TED2007 pri eleganteco en Fiziko, la nekredebla Murray Gell-Mann [Nobelpremiito pri Fiziko en 1969] oferas rapidan trarigardon al alia pasia intereso: la malkovro de komuna praulo de niaj modernaj lingvoj.

Stephen Hawking: Gravaj demandoj pri la universo

TED2008

Stephen Hawking: Gravaj demandoj pri la universo
12,876,555 views

Konforme al la temo de TED2008, Profesoro Stephen Hawking starigas kelkajn gravajn demandojn pri nia universo -- Kiel ekestis ĝi? Kiel estiĝis la vivo? Ĉu ni estas solaj? -- kaj klarigas kiel ni povas esperi trovi respondojn.

David Hoffman: Mia Sputnik-manio

TED2007

David Hoffman: Mia Sputnik-manio
378,053 views

Filmofaristo David Hoffman konigas partojn de sia dokumentfilmo Sputnik-Manio, kiu montras kiel la sovetunia lanĉo de Sputnik en 1957 enkondukis kaj la spaco-kunkuradon kaj al la armilo-kunkuradon -- kaj antaŭenigis sciencan kaj matematikan edukadon tra la mondo.

George Dyson: Projekto Oriono

TED2002

George Dyson: Projekto Oriono
848,649 views

George Dyson rakontas pri Projekto Oriono, la konstruo de ega kosmoŝipo uzanta nuklean energion, per kiu oni celis atingi Saturnon post kvinjara flugo. Dank'al siaj multnombraj dokumentoj, malsekretigaj aŭ ne, li revivigas la Atoman Eraon.

David Gallo montras submarajn mirindaĵojn

TED2007

David Gallo montras submarajn mirindaĵojn
15,797,194 views

David Gallo montras gapigajn scenojn de mirigaj marbestoj, inter kiuj kolorŝanĝanta sepio, perfekte kamuflita polpo kaj neonlumaj elmontroj, indaj je Times Square, fare de fiŝoj loĝantaj en la plej nigra profundo de la oceano

Lakshmi Pratury: Parolas pri leterskribado

TED2007

Lakshmi Pratury: Parolas pri leterskribado
715,735 views

Lakshmi Pratury elvokas la forgesitan arton skribi leterojn, kaj parolas pri notoj verkitaj de sia patro antaŭ lia morto.Ŝia malonga sed kortuŝanta prelego eble inspiros vin ankaŭ ekpreni la plumon.

Arthur Benjamin faras "Matemagion"

TED2005

Arthur Benjamin faras "Matemagion"
9,599,588 views

En sprita spektaklo, matemagiisto Arthur Benjamin konkuras kun grupo da kalkuliloj por eltrovi triciferajn kvadratigojn, solvas alian masivan mensan ekvacion kaj divenas kelkajn naskiĝdatrevenojn. Kiel li faras tion? Li rakontos.

Philippe Starck: Dezajno kaj sorto

TED2007

Philippe Starck: Dezajno kaj sorto
2,258,179 views

Dezajnisto Philippe Starck -- sen ajna lumbildo -- dum 18 minutoj aliras al la radikoj de la demando "Kial dezajni?" Aŭskultu atente tiun mantron destinitan al ni ĉiuj, geniaj aŭ ne.

Stewart Brand pri ladurboj

TED2006

Stewart Brand pri ladurboj
1,098,442 views

Kamparaj vilaĝoj tra la mondo dezertiĝas dum miliardoj da homoj amasiĝas en urbojn por vivi en plenplenaj ladurboj kaj domaĉaroj. Steward Brand diras, ke tio estas bona afero. Kial? Necesos al vi 3 minutoj por ekscii.

Richard St. John - 8 sekretoj de sukceso

TED2005

Richard St. John - 8 sekretoj de sukceso
14,410,517 views

Kiel homoj sukcesas? Ĉu ĉar ili estas inteligentaj? Aŭ ĉu ili simple bonŝancas? Ambaŭ ne. Analizisto Richard St. John densigas jarojn da intervjuoj en nemaltrafeblan 3-minutan prezentadon pri la veraj sekretoj de sukceso.

Dean Ornish pri la tutmonda mortiga dieto

TED2006

Dean Ornish pri la tutmonda mortiga dieto
2,673,937 views

Ĉesu angori pri aidoso, kancero kaj birda gripo. Korvaskula malsano mortigas pli da homoj, ol ĉiuj aliaj mortokialoj kombinitaj -- kaj estas pli preventebla. D-ro Dean Ornish klarigas kiel ŝanĝi niajn manĝokutimojn savos vivojn.